RUDNIJ

Prakonstruistoj de Rudny

La urbo Rudny situas en la norda parto de Kazakstano en Kustanay regiono ĉe rivero Tobol
La urbon ĉirkaŭas senlimaj stepoj.
La urbo Rudnij estis fondita en la aŭgusto de 1957. Ĝi komencis de tendara urbeto, en kiu loĝis la fondintoj de la urbo. Ĉiu urba datreveno estas por ĉiuj rudnianoj granda festo kaj solene festas.

Minprilabora fabriko

La ĉefa enterpreno estas Sokolov-Sarbaja mina kombinato, kiu fakte inkludas multajn minajn prilaborajn enterprenojn: subteran minejon, kelkajn fabrikojn, kelkajn minejojn.

La plej profunda minejo

La plej fama estas kolosala Sarbaj-a minejo, unu el la plej granda pri enminigo de fererco, la plej profunda minejo en la globo. Sur flanko de la minejo estas instalita la rigardoplaceto, el kiu estas bone videbla tuta kavego, kaj ĉiuj gastoj nepre vizitas ĝin.


En la urbo loĝas pr.135000 homoj de diversaj naciecoj. Rusoj, kazaĥoj, ukrainoj, germanoj, koreoj kaj plu.
En la urbo estas la instituto - Rudnija Industria instituto, kiu pretigas inĝenierojn pri minfako, konstruado, ekonomiistojn. Ankaŭ estas politeknika, muzika, pedagogia kolegioj.

vespersuno

Por ripozo post peniga labortago urbanoj havas multajn ripozejojn.

Rudnianoj estas tre gastamaj.

Bonvenon en nia bonega urbo!

Сайт создан в системе uCoz